Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

 

Senmortas la anim'...

Senmortas la anim', mi kredas,
sed ĝi ne iras al transmondo,
ĉi-sube, sur la tero restas,
ĉi-sube vivas plu migrante.
Inter aliaj, mi memoras,
mi estis Cassius en Rom',
Vilhelmo Tell en Helvetio,
Kamil' Desmoulins en Pariz'.
Mi ank' ĉi estos eble io!